The Collection for Christians in Jerusalem

2 Corinthians 9

1 CXar pri la servado al la sanktuloj estas por mi superflue skribi al vi; 2 cxar mi scias vian volontecon, pri kiu mi fanfaronas pro vi al la Makedonoj, ke la Ahxaja lando jam antaux unu jaro pretigxis; kaj via fervoro instigis la plimulton el ili. 3 Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne farigxu vanta rilate al cxi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi estu pretaj, 4 por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro cxi tiu fido. 5 Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antauxe iru al vi, kaj antauxe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.

Next Book Next Book