Commendation of Titus

2 Corinthians 8

16 Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi. 17 CXar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole. 18 Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies lauxdo en la evangelio disvastigxas tra cxiuj eklezioj; 19 kaj krom tio, li ankaux estis elektita de la eklezioj, por vojagxadi kune kun ni rilate al cxi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon, 20 evitante tion, ke iu riprocxus nin rilate al cxi tiu monhelpo, kiun ni administras; 21 cxar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaux la Sinjoro, sed ankaux antaux homoj. 22 Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi. 23 Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo. 24 Vi do elmontru al ili antaux la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

Next Book Next Book