The Resurrection of the Dead

1 Corinthians 15

12 Nu, se Kristo estas predikata, ke li relevigxis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas relevigxo de mortintoj? 13 Sed se ne ekzistas relevigxo de mortintoj, ankaux Kristo ne relevigxis; 14 kaj se Kristo ne relevigxis, vana ja estas nia predikado, vana ankaux estas via fido. 15 Jes, kaj ni montrigxas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne relevigxas. 16 CXar se la mortintoj ne relevigxas, ankaux Kristo ne relevigxis; 17 kaj se Kristo ne relevigxis, via fido estas vana; vi estas ankoraux en viaj pekoj. 18 Tiuokaze ankaux pereis la ekdormintoj en Kristo. 19 Se nur en cxi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el cxiuj homoj la plej mizeraj.

20 Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj, la unuaajxo de la dormantoj. 21 CXar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaux venis la relevigxo de la mortintoj. 22 CXar kiel en Adam cxiuj mortas, tiel same ankaux en Kristo cxiuj estos vivigitaj. 23 Sed cxiu en sia propra vico:Kristo la unuaajxo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, cxe lia alveno. 24 Poste venos la fino, kiam li transdonos la regxecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta cxian regadon kaj cxian auxtoritaton kaj potencon. 25 CXar li devas regxadi, gxis li metos cxiujn malamikojn sub siajn piedojn. 26 La lasta neniigota malamiko estas la morto. 27 CXar:CXion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate:CXio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis cxion al li. 28 Kaj kiam cxio estos submetita al li, tiam la Filo ankaux mem estos submetita al Tiu, kiu submetis cxion al li, por ke Dio estu cxio en cxio.

29 Alie kion faros tiuj, kiuj baptigxas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne relevigxas, kial do ili baptigxas pro ili? 30 kial ni ankaux endangxerigxas cxiun horon? 31 Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas cxiutage. 32 Se laux homa maniero mi batalis kontraux bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne relevigxas, ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos. 33 Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn. 34 Malebriigxu en justeco, kaj ne peku; cxar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.

Next Book Next Book