The Resurrection of Christ

1 Corinthians 15

1 Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaux vi ricevis, en kiu ankaux vi staras, 2 per kiu vi savigxis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi gxin predikis al vi, krom se vi kredis vane.

3 CXar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaux ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laux la Skriboj; 4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li relevigxis la trian tagon laux la Skriboj; 5 kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du; 6 poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas gxis nun, sed kelkaj jam ekdormis; 7 poste li aperis al Jakobo; poste al cxiuj apostoloj; 8 kaj fine li aperis al mi ankaux, kiel al infano ekstertempe naskita. 9 CXar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. 10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi. 11 CXu do mi, cxu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.

Next Book Next Book