The Lord's Supper

1 Corinthians 11

17 Sed ordonante al vi jene, mi ne lauxdas vin, ke vi kunvenas ne por plibonigxo, sed por malplibonigxo. 18 CXar unue mi auxdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion. 19 CXar necese estas, ke ankaux herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentigxu inter vi. 20 Kiam do vi kunvenas, estas neeble mangxi la Sinjoran vespermangxon; 21 cxar en via mangxado cxiu antaux alia prenas sian propran vespermangxon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas. 22 Kio? cxu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas mangxi kaj trinki? aux cxu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? cxu mi vin lauxdos en tio? Mi ja vin ne lauxdas.

23 CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon; 24 kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi. 25 Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi. 26 CXar cxiufoje, kiam vi mangxos cxi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, gxis li venos.

27 Tial cxiu, kiu neinde mangxos la panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpigxos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro. 28 Sed oni sin provu, kaj tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko. 29 CXar la mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem, se li ne pripensas la korpon. 30 Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas. 31 Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus jugxitaj. 32 Sed kiam ni estas jugxataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.

33 Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por mangxi, atendu unu la alian. 34 Se iu malsatas, li mangxu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku jugxon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.

Next Book Next Book