Head Coverings

1 Corinthians 11

2 Mi lauxdas vin, ke vi min memoras en cxio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, gxuste kiel mi transdonis ilin al vi. 3 Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de cxiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio. 4 CXiu viro, pregxanta aux profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon. 5 Sed cxiu virino, pregxanta aux profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; cxar tio estas tia sama, kvazaux sxi estus razita. 6 CXar se virino ne estas vualita, sxi ankaux tondigxu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aux razitaj, sxi estu vualita. 7 CXar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro. 8 CXar viro ne estas el virino, sed virino el viro; 9 cxar ankaux viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro; 10 pro tio virino devas havi sur la kapo signon de auxtoritato, pro la angxeloj. 11 Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro. 12 CXar kiel virino estas el viro, tiel same ankaux estas viro per virino; sed cxio estas el Dio. 13 Jugxu en vi mem:cxu decas, ke virino pregxu al Dio nevualite? 14 CXu ecx la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro? 15 Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por sxi gloro; cxar sxiaj haroj estas donitaj al sxi kiel kovrajxo. 16 Sed se iu sxajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.

Next Book Next Book