Live as You Are Called

1 Corinthians 7

17 Sed kiel la Sinjoro disdonis al cxiu, kiel Dio cxiun vokis, tiel li iru. Kaj tiel mi ordonas en cxiuj eklezioj. 18 CXu iu estas vokita, cirkumcidite? li ne farigxu necirkumcidita. CXu iu estas vokita, necirkumcidite? li ne cirkumcidigxu. 19 Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio. 20 CXiu restadu en tiu voksorto, en kiu li estas vokita. 21 CXu vi estas vokita, estante sklavo? ne cxagrenigxu pro tio; sed se vi povas liberigxi, tion uzu prefere. 22 CXar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo. 23 Vi estas acxetitaj per prezo; ne farigxu sklavoj de homoj. 24 Fratoj, cxiu, kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.

Next Book Next Book