Principles for Marriage

1 Corinthians 7

1 Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis:Estas bone por viro, ne tusxi virinon. 2 Sed pro malcxastajxoj cxiu viro havu propran edzinon, kaj cxiu virino havu propran edzon. 3 La edzo donu al la edzino sxian rajtajxon; tiel same ankaux la edzino al la edzo. 4 Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri sxia korpo; tiel same ankaux ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo. 5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dedicxu vin al pregxado, kaj kunigxu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.

6 Sed tion mi diras kiel permeson, ne kiel ordonon. 7 Sed mi volus, ke cxiuj homoj estu kiel mi mem. Tamen cxiu havas sian propran donacon de Dio, unu tiel, alia alie.

8 Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj:Estas bone por ili resti kiel mi. 9 Sed se ili ne povas sin deteni, ili edzigxu; cxar estas pli bone edzigxi, ol bruladi.

10 Sed al geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro):Ke edzino ne forigxu de sia edzo 11 (tamen, se sxi forigxas, sxi restu senedza, aux denove konsentigxu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne forsendu sian edzinon.

12 Sed al la ceteraj diras mi, ne la Sinjoro:Se iu frato havas nekredantan edzinon, kaj sxi konsentas logxadi kun li, li ne forigu sxin. 13 Kaj se virino havas nekredantan edzon, kaj li konsentas logxadi kun sxi, sxi ne forlasu sian edzon. 14 CXar la nekredanta edzo estas sanktigita per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas sanktaj. 15 Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru:la frato aux la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio vokis nin en paco. 16 CXar kiel vi scias, ho edzino, cxu vi savos vian edzon? aux kiel vi scias, ho edzo, cxu vi savos vian edzinon?

Next Book Next Book