Divisions in the Church

1 Corinthians 1

10 Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi cxiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama jugxo. 11 CXar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de HXloe, ke ekzistas inter vi malpacoj. 12 Kaj la jenon mi volas diri, ke cxiu el vi diras:Mi estas de Pauxlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo. 13 CXu Kristo estas dividita? cxu Pauxlo krucumigxis por vi? aux cxu vi baptigxis en la nomon de Pauxlo? 14 Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo; 15 por ke neniu diru, ke vi baptigxis en mian nomon. 16 Kaj mi baptis ankaux la familion de Stefanas; krom tio mi ne scias, cxu mi baptis iun alian. 17 CXar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en sagxeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantigxu.

Next Book Next Book