Thanksgiving

1 Corinthians 1

4 Mi cxiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo; 5 ke en cxio vi ricxigxis en li, en cxia parolo kaj cxia scio; 6 kiel ankaux la atesto de Kristo konfirmigxis en vi; 7 tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkasxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, 8 kiu ankaux konfirmos vin gxis la fino, por ke vi estu neriprocxeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 9 Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Next Book Next Book