Future Glory

Romans 8

18 CXar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkasxota al ni. 19 CXar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkasxon de la filoj de Dio. 20 CXar la kreitaro subigxis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, 21 ke la kreitaro mem ankaux liberigxos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. 22 CXar ni scias, ke la tuta kreitaro kune gxemas kaj naskodoloras gxis nun. 23 Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaajxon de la Spirito, gxemas en ni, atendante nian adopton, nome la elacxeton de nia korpo. 24 CXar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; cxar kiu esperas al tio, kion li vidas? 25 Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni gxin atendas pacience.

26 Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per gxemoj neeldireblaj; 27 kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, cxar li propetadas por la sanktuloj laux la volo de Dio. 28 Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono. 29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; 30 kaj kiujn Li antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux gloris.

Next Book Next Book