Paul Visits James

Acts 21

17 Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin gxoje akceptis. 18 Kaj la sekvantan tagon Pauxlo akompanis nin al Jakobo, kaj cxiuj presbiteroj cxeestis. 19 Kaj salutinte ilin, li rakontis detale cxion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado. 20 Kaj tion auxdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li:Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili cxiuj estas fervoruloj por la legxo; 21 kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas cxiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn. 22 Kio do estas? nepre ili auxdos, ke vi venis. 23 Faru do tion, kion ni diras al vi:Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson; 24 prenu cxi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj cxiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaux iradas orde, observante la legxon. 25 Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraux idoloferitajxoj kaj sango kaj sufokitajxo kaj malcxasteco. 26 Tiam Pauxlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, gxis la oferajxo estos alportita por cxiu el ili.

Next Book Next Book