Paul Goes to Jerusalem

Acts 21

1 Kaj kiam ni, apartigxinte de ili, eksxipiris, ni rekte veturis al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara; 2 kaj trovinte sxipon transirontan al Fenikio, ni ensxipigxis kaj ekveturis. 3 Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte gxin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elsxipigxis en Tiro; cxar tie la sxipo devis sensxargxigxi. 4 Kaj trovinte la discxiplojn, ni restis tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Pauxlo per la Spirito, ke li ne aliru Jerusalemon. 5 Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojagxis; kaj ili cxiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin gxis ekster la urbo; kaj genuigxinte sur la marbordo, ni pregxis; 6 kaj adiauxinte unuj aliajn, ni ensxipigxis, kaj ili returne iris hejmen.

7 Kaj fininte la marvojagxon de Tiro, ni alvenis cxe Ptolemais; kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon. 8 Kaj en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis cxe li. 9 CXi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis. 10 Kaj dum ni restis tie ankoraux dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojagxis el Judujo. 11 Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Pauxlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris:Tiele diras la Sankta Spirito:Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas cxi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj. 12 Kaj auxdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon. 13 Sed Pauxlo respondis:Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? cxar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaux morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo. 14 Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante:Plenumigxu la volo de la Sinjoro.

15 Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakajxojn, kaj supreniris al Jerusalem. 16 Kaj iris ankaux kun ni kelkaj el la discxiploj el Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon, unuatempan discxiplon, cxe kiu ni devis logxadi.

Next Book Next Book