1 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de pregxado, la nauxa. 2 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis cxiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon; 3 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon. 4 Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris:Rigardu nin. 5 Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili. 6 Kaj Petro diris:Nek argxentajxon nek orajxon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru. 7 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortigxis. 8 Kaj li suprensalte starigxis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj lauxdante Dion. 9 Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj lauxdantan Dion; 10 kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili plenigxis de mirego kaj konfuzigxo pri tio, kio okazis al li.