The Fellowship of the Believers

Acts 2

42 Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en pregxoj. 43 Kaj cxiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj farigxis per la apostoloj. 44 Kaj cxiuj kredantoj estis kune, kaj havis cxion komuna; 45 kaj ili vendis siajn havojn kaj posedajxojn, kaj dividis ilin al cxiuj laux cxies aparta bezono. 46 Kaj cxiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutrajxon kun gxojo kaj unueco de koro, 47 lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la savatojn.

Next Book Next Book