My Kingdom Is Not of This World

John 18

33 Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? 34 Jesuo respondis:CXu vi tion diras de vi mem, aux cxu aliaj diris gxin al vi pri mi? 35 Pilato respondis:CXu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la cxefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris? 36 Jesuo respondis:Mia regno ne estas el cxi tiu mondo; se mia regno estus el cxi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdonigxu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el cxi tie. 37 Pilato demandis lin:CXu vi do estas regxo? Jesuo respondis:Vi diras, ke mi estas regxo. Por tio mi naskigxis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. CXiu, kiu estas el la vero, auxskultas mian vocxon.

38 Pilato diris al li:Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili:Mi trovas en li nenian kulpon. 39 Sed estas cxe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko:cxu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Regxon de la Judoj? 40 Kaj ili kriis denove, dirante:Ne cxi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.

Next Book Next Book