Jesus Before Pilate

John 18

28 Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpurigxu, sed povu mangxi la Paskon. 29 Pilato do eliris al ili, kaj diris:Kian akuzon vi prezentas kontraux cxi tiu viro? 30 Ili respondis kaj diris al li:Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi. 31 Pilato do diris al ili:Vi mem prenu lin, kaj jugxu lin laux via legxo. La Judoj diris al li:Ne estas permesate al ni mortigi homon; 32 por ke plenumigxu la vorto de Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos.

Next Book Next Book