I Am the Way, and the Truth, and the Life

John 14

1 Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaux al mi. 2 CXe la domo de mia Patro estas multe da logxejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. 3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas. 4 Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon. 5 Tomaso diris al li:Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon? 6 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. 7 Se vi min konus, vi konus ankaux mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.

8 Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio suficxos. 9 Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron? 10 CXu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. 11 Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aux almenaux kredu al mi pro la faroj mem.

12 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas al mi, tiu ankaux faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, cxar mi iras al la Patro. 13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. 14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.

Next Book Next Book