I Am the Bread of Life

John 6

22 La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia sxipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la discxiploj en la sxipon, sed la discxiploj solaj veturis 23 (venis tamen sxipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni mangxis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) - 24 kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj discxiploj, ili ankaux eniris la sxipetojn kaj veturis al Kapernaum, sercxante Jesuon.

25 Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li:Rabeno, kiam vi venis cxi tien? 26 Jesuo respondis al ili kaj diris:Vere, vere, mi diras al vi:Vi min sercxas, ne cxar vi vidis signojn, sed cxar vi mangxis el la panoj kaj satigxis. 27 Laboru ne por la pereema nutrajxo, sed por la nutrajxo, kiu restas gxis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; cxar lin Dio, la Patro, sigelis. 28 Ili do diris al li:Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio? 29 Jesuo respondis kaj diris al ili:Jen la faro de Dio:kredi al tiu, kiun Li sendis. 30 Ili do diris al li:Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras? 31 Niaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite:Li donis al ili cxielan panon por mangxi. 32 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Ne Moseo donis al vi tiun cxielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran cxielan panon. 33 CXar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la cxielo kaj donas vivon al la mondo. 34 Ili do diris al li:Sinjoro, cxiam donu al ni tiun panon.

35 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. 36 Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas. 37 CXio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne eljxetos. 38 CXar mi malsupreniris de la cxielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis. 39 Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el cxio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu gxin en la lasta tago. 40 CXar estas la volo de mia Patro, ke cxiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

41 La Judoj do murmuris pri li, cxar li diris:Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la cxielo. 42 Kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras:Mi malsupreniris de la cxielo? 43 Jesuo respondis kaj diris al ili:Ne murmuru inter vi. 44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 45 Estas skribite en la profetoj:Kaj cxiuj estos instruitaj de Dio. CXiu do, kiu auxdis de la Patro kaj lernis, venas al mi. 46 Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron. 47 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. 48 Mi estas la pano de vivo. 49 Viaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kaj mortis. 50 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo, por ke oni mangxu el gxi kaj ne mortu. 51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.

52 La Judoj do disputis inter si, dirante:Kiel cxi tiu povas doni al ni sian karnon por mangxi? 53 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne mangxas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon. 54 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 55 CXar mia karno estas vera mangxajxo, kaj mia sango estas vera trinkajxo. 56 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li. 57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min mangxas, tiu vivos pro mi. 58 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo; ne kiel la patroj mangxis, kaj mortis; kiu mangxas cxi tiun panon, tiu vivos eterne. 59 Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.

Next Book Next Book