16 Kaj kiam vesperigxis, liaj discxiploj malsupreniris al la maro; 17 kaj ensxipigxinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraux ne venis al ili. 18 Kaj la maro malserenigxis de forta vento, kiu blovis. 19 Kiam do ili remis proksimume dudek kvin gxis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimigxanta al la sxipo; kaj ili timis. 20 Sed li diris al ili:GXi estas mi; ne timu. 21 Tiam ili volonte ricevis lin en la sxipon, kaj tuj la sxipo albordigxis tien, kien ili veturis.