The Healing at the Pool on the Sabbath

John 5

1 Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

2 En Jerusalem apud la Pordego de SXafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. 3 En tiuj kusxis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo; 4 cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpasxis, tiu resanigxis, tute egale, de kia malsano li suferis. 5 Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. 6 Kiam Jesuo vidis lin kusxantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li:CXu vi volas farigxi sana? 7 La malsanulo respondis:Sinjoro, mi ne havas iun por enjxeti min en la lageton, kiam la akvo movigxis; sed dum mi venas, alia pasxas malsupren antaux mi. 8 Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru.

9 Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago. 10 La Judoj do diris al la resanigito:Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. 11 Li respondis:Tiu, kiu min sanigis, diris al mi:Prenu vian liton, kaj iru. 12 Ili demandis lin:Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi:Prenu kaj iru? 13 Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; cxar Jesuo jam formovigxis pro la tiea homamaso. 14 Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li:Jen vi farigxis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi. 15 La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis. 16 Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato. 17 Sed Jesuo respondis al ili:Mia Patro gxis nun laboras, kaj mi laboras.

Next Book Next Book