Jesus Heals an Official's Son

John 4

46 Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum. 47 Kiam li auxdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; cxar li preskaux mortis. 48 Jesuo do diris al li:Se vi ne vidas signojn kaj mirindajxojn, vi tute ne kredos. 49 La kortegano diris al li:Sinjoro, malsupreniru, antaux ol mia fileto mortos. 50 Jesuo diris al li:Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris. 51 Dum li ankoraux malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante:Via filo vivas. 52 Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresanigxis. Ili respondis al li:Hieraux je la sepa horo la febro lin forlasis. 53 Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li:Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo. 54 CXi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.

Next Book Next Book