Jesus Foretells Wars and Persecution

Luke 21

10 Tiam li diris al ili:Levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno; 11 kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos terurajxoj kaj grandaj signoj el la cxielo. 12 Sed antaux cxio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaux regxojn kaj provincestrojn pro mia nomo. 13 Tio farigxos por vi atesto. 14 Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antauxe pri pleda respondo; 15 cxar mi donos al vi busxon kaj sagxon, kiun cxiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontrauxdiri. 16 Sed vi estos transdonitaj ecx de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. 17 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo. 18 Kaj ecx unu haro de via kapo ne pereos. 19 Per via pacienco vi akiros viajn animojn.

Next Book Next Book