Jesus Foretells Destruction of the Temple

Luke 21

5 Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke gxi estas ornamita per belaj sxtonoj kaj oferdonoj, li diris: 6 Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita. 7 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima? 8 Kaj li diris:Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; cxar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj:La tempo proksimigxis; ne sekvu ilin. 9 Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj tumultoj, ne terurigxu; cxar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.

Next Book Next Book