Jesus Sends Out the Twelve Apostles

Luke 9

1 Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj auxtoritaton super cxiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn. 2 Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn. 3 Kaj li diris al ili:Portu nenion por la vojo-nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn. 4 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie logxu, kaj el tie ekvojagxu. 5 Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraux ili. 6 Kaj ili, foririnte, trairis la vilagxojn, cxie predikante la evangelion kaj sanigante.

Next Book Next Book