Jesus Heals a Woman and Jairus's Daughter

Luke 8

40 Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, cxar cxiuj atendis lin. 41 Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin jxetis antaux la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon;

42 cxar li havis unu solan filinon, proksimume dekdujaran, kaj sxi estis mortanta. Kaj dum li iris, la homamaso cxirkauxpremis lin. 43 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu, 44 venis malantaux lin, kaj tusxis la randon de lia vestajxo; kaj tuj sxia sangofluo cxesigxis. 45 Kaj Jesuo diris:Kiu min tusxis? Kaj kiam cxiuj neis, Petro diris:Estro, la homamaso cxirkauxas kaj premas vin. 46 Sed Jesuo diris:Iu min tusxis; cxar mi sentis, ke de mi eliris potenco. 47 Kaj kiam la virino ekvidis, ke sxi ne estas kasxita, sxi venis tremanta, kaj, sin jxetante antaux lin, sciigis antaux la tuta popolo, pro kia motivo sxi tusxis lin, kaj kiel sxi estas tuj sanigita. 48 Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en pacon.

49 Dum li ankoraux parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino jam mortis; ne gxenu la instruiston. 50 Sed Jesuo, auxdinte tion, respondis al li:Ne timu; nur kredu, kaj sxi estos savita. 51 Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino. 52 Kaj cxiuj ploris kaj gxemis pro sxi; sed li diris:Ne ploru; cxar sxi ne mortis, sed dormas. 53 Kaj ili mokridis lin, sciante, ke sxi mortis. 54 Sed li, preninte sxian manon, vokis sxin, dirante:Knabino, levigxu. 55 Kaj sxia spirito revenis, kaj sxi tuj starigxis; kaj li ordonis, ke oni donu al sxi mangxi. 56 Kaj sxiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.

Next Book Next Book