Birth of Jesus Foretold

Luke 1

26 Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, 27 al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. 28 Kaj li venis al sxi, kaj diris:Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. 29 Sed sxi tre maltrankviligxis cxe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. 30 Kaj la angxelo diris al sxi:Ne timu, Maria; cxar vi trovis gracon antaux Dio. 31 Kaj jen vi gravedigxos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. 32 Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; 33 kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.

34 Kaj Maria diris al la angxelo:Kiel estos tio, cxar mi ne konas viron?

35 Kaj la angxelo responde diris al sxi:La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaux la naskotajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio. 36 Kaj jen via parencino Elizabeto ankaux gravedigxis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por sxi, kiun oni nomis senfrukta. 37 CXar cxe Dio nenio estas neebla. 38 Kaj Maria diris:Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laux via diro. Kaj la angxelo foriris de sxi.

Next Book Next Book