The Death of Jesus

Mark 15

33 Kaj kiam venis la sesa horo, farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo. 34 Kaj je la nauxa horo Jesuo kriis per lauxta vocxo:Eloi, Eloi, lama sabahxtani; tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 35 Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte, diris:Jen li vokas Elijan. 36 Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki, dirante:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por depreni lin. 37 Sed Jesuo, eliginte lauxtan krion, ellasis for la spiriton. 38 Kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre. 39 Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraux li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris:Vere cxi tiu viro estis Filo de Dio.

40 Estis ankaux virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome; 41 kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.

Next Book Next Book