The Crucifixion

Mark 15

21 Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon. 22 Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio. 23 Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis gxin. 24 Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn sur ili, kion cxiu el ili ricevu. 25 Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin. 26 Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita:LA REGXO DE LA JUDOJ. 27 Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li. 28 Kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj. 29 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante:Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas gxin en la dauxro de tri tagoj, 30 savu vin, deirante de la kruco. 31 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris:Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. 32 La Kristo, la Regxo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.

Next Book Next Book