Jesus Prays in Gethsemane

Mark 14

32 Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj discxiploj:Sidu cxi tie, dum mi pregxos. 33 Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsternigxi kaj maltrankviligxi. 34 Kaj li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu. 35 Kaj irinte iom antauxen, li falis sur la teron, kaj pregxis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li. 36 Kaj li diris:Aba, Patro, cxio estas ebla cxe Vi:forportu de mi cxi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas. 37 Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro:Simon, cxu vi dormas? cxu vi ne havis forton vigli ecx unu horon? 38 Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta. 39 Kaj denove foririnte, li pregxis, dirante la samajn vortojn. 40 Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, cxar iliaj okuloj pezigxis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li. 41 Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili:Dormu nun kaj ripozu; suficxas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj. 42 Levigxu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimigxas.

Next Book Next Book