3 Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis cxe mangxo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda sxmirajxo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, sxi surversxis lian kapon. 4 Kaj iuj indignis inter si, dirante:Por kio farigxis cxi tiu malsxparo de la sxmirajxo? 5 CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malricxuloj. Kaj ili murmuris kontraux sxi. 6 Kaj Jesuo diris:Lasu sxin; kial vi gxenas sxin? sxi faris bonan faron al mi. 7 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne cxiam havas. 8 Kion sxi povis, tion sxi faris; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo. 9 Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion sxi faris, estos priparolata, por memorajxo de sxi.