The Triumphal Entry

Mark 11

1 Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj, 2 kaj diris al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj enirinte gxin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraux neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku gxin. 3 Kaj se iu diros al vi:Kial vi faras tion? respondu:La Sinjoro bezonas gxin; kaj tuj li sendos gxin cxi tien. 4 Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis gxin. 5 Kaj iuj apudstarantoj diris al ili:Kion vi faras, malligante la azenidon? 6 Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin. 7 Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur gxin siajn vestojn; kaj li sidis sur gxi. 8 Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, trancxinte ilin el la kampoj. 9 Kaj kriis la antauxirantoj kaj la sekvantoj:Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; 10 Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!

11 Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li cxirkauxrigardis cxion, kaj la horo jam vesperigxis, li foriris al Betania kun la dek du.

Next Book Next Book