Jesus Heals Blind Bartimaeus

Mark 10

46 Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo. 47 Kaj auxdinte, ke cxeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris:Jesuo, filo de David, kompatu min. 48 Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho Filo de David, kompatu min! 49 Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuragxu; levigxu, li vin alvokas. 50 Kaj li forjxetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo. 51 Kaj Jesuo responde al li diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li:Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon. 52 Kaj Jesuo diris al li:Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.

Next Book Next Book