The Transfiguration

Mark 9

2 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili; 3 kaj liaj vestoj farigxis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi. 4 Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo. 5 Kaj Petro responde diris al Jesuo:Rabeno, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 6 CXar li ne sciis, kion respondi, cxar ili tre timigxis. 7 Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo:CXi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin. 8 Kaj subite, cxirkauxrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.

9 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj. 10 Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la relevigxo el la mortintoj. 11 Kaj ili demandis lin, dirante:Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe? 12 Kaj li diris al ili:Vere Elija venas antauxe, kaj restarigas cxion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata? 13 Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li cxion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.

Next Book Next Book