Traditions and Commandments

Mark 7

1 Kaj kolektigxis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem, 2 kaj jam vidis, ke kelkaj el liaj discxiploj mangxas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj. 3 Kaj la Fariseoj kaj cxiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne mangxas, tenante la tradicion de la antauxuloj; 4 kaj veninte el komercejo, ili ne mangxas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj. 5 Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj:Kial ne faras viaj discxiploj laux la tradicio de la antauxuloj, sed mangxas panon kun manoj profanaj?

6 Kaj li diris al ili:Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi. 7 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

8 CXar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.

9 Kaj li diris al ili:Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion. 10 CXar Moseo diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu. 11 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux sia patrino:Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 12 vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aux sia patrino; 13 vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.

Next Book Next Book