Jesus Before Caiaphas and the Council

Matthew 26

57 Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la cxefpastro Kajafas, kie jam kolektigxis la skribistoj kaj pliagxuloj. 58 Sed Petro malproksime sekvis lin gxis la korto de la cxefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la finon. 59 Kaj la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis malveran ateston kontraux Jesuo, por ke ili povu lin mortigi; 60 kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris: 61 CXi tiu diris:Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui gxin en la dauxro de tri tagoj. 62 Kaj la cxefpastro starigxis, kaj diris al li:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi? 63 Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio. 64 Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo. 65 Tiam la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, dirante:Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi auxdis la blasfemon: 66 kion vi opinias? Ili respondis kaj diris:Li estas kondamninda al morto. 67 Tiam oni kracxis sur lian vizagxon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj, 68 dirante:Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?

Next Book Next Book