Betrayal and Arrest of Jesus

Matthew 26

47 Kaj dum li ankoraux parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo. 48 Kaj lia perfidanto jam arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin. 49 Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris:Saluton, Rabeno; kaj kisis lin. 50 Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin. 51 Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian orelon. 52 Tiam diris Jesuo al li:Remetu vian glavon en gxian ingon; cxar cxiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. 53 CXu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da angxeloj? 54 Sed kiel plenumigxus la Skriboj, ke tiel devas okazi? 55 En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj:CXu vi elvenis kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? CXiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min. 56 Sed cxio tio okazis, por ke plenumigxu la Skriboj de la profetoj. Tiam cxiuj discxiploj forlasis lin kaj forkuris.

Next Book Next Book