The Parable of the Ten Virgins

Matthew 25

1 Tiam la regno de la cxielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fiancxo. 2 Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj. 3 La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si; 4 sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj. 5 Kaj kiam la fiancxo malfruis, ili cxiuj malviglis kaj dormis. 6 Sed je la noktomezo estis ekkrio:Jen la fiancxo! eliru al li renkonte. 7 Tiam cxiuj tiuj virgulinoj levigxis, kaj ordigis siajn lampojn. 8 Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj:Donu al ni el via oleo, cxar niaj lampoj estingigxas. 9 Sed la prudentaj respondis, dirante:Eble ne estos suficxe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj acxetu por vi mem. 10 Kaj dum ili iris, por acxeti, alvenis la fiancxo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edzigxa festo, kaj la pordo estis fermita. 11 Poste venis ankaux la ceteraj virgulinoj, dirante:Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni. 12 Sed li responde diris:Vere mi diras al vi:Mi vin ne konas. 13 Tial viglu, cxar vi ne scias la tagon nek la horon.

Next Book Next Book