No One Knows That Day and Hour

Matthew 24

36 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj de la cxielo, nek la Filo, sed la Patro sola. 37 Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. 38 CXar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaux la diluvo, oni mangxis kaj trinkis, edzigxis kaj edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, 39 kaj oni ne eksciis, gxis la diluvo venis kaj forprenis cxiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo. 40 Tiam du viroj estos sur kampo:unu estos prenita, kaj la alia lasita; 41 du virinoj estos muelantaj apud muelilo:unu estos prenita, kaj la alia lasita. 42 Tial viglu; cxar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos. 43 Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la sxtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosigxi. 44 Tial vi ankaux estu pretaj; cxar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.

45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe? 46 Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta. 47 Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin. 48 Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro:Mia sinjoro malfruas; 49 kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj mangxi kaj trinki kun la drinkuloj, 50 la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias, 51 kaj distrancxos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

Next Book Next Book