The Parable of the Wedding Feast

Matthew 22

1 Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante: 2 La regno de la cxielo similas al unu regxo, kiu faris edzigxan feston por sia filo, 3 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edzigxa festo; kaj ili ne volis veni. 4 Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante:Diru al la invititoj:Jen mi preparis la mangxon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas bucxitaj, kaj cxio estas preta; venu al la edzigxa festo. 5 Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado; 6 kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin. 7 Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon. 8 Tiam li diris al siaj sklavoj:La edzigxa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj. 9 Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj cxiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edzigxa festo. 10 Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis cxiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edzigxa festo plenigxis de gastoj.

11 Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston; 12 kaj li diris al li:Amiko, kiel vi envenis cxi tien, ne havante edzigxofestan veston? Kaj li silentadis. 13 Tiam la regxo diris al siaj servantoj:Ligu lin mane kaj piede, kaj eljxetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 14 CXar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.

Next Book Next Book