Jesus Heals a Boy with a Demon

Matthew 17

14 Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaux li, kaj dirante: 15 Sinjoro, kompatu mian filon, cxar li frenezas kaj forte suferas; cxar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon. 16 Kaj mi venigis lin al viaj discxiploj, kaj ili ne povis lin sanigi. 17 Kaj Jesuo responde diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi cxi tien. 18 Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resanigxis en tiu sama horo. 19 Tiam la discxiploj, veninte al Jesuo aparte, diris:Pro kio ni ne povis elpeli gxin? 20 Kaj li respondis al ili:Pro la malgrandeco de via fido; cxar vere mi diras al vi:Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al cxi tiu monto:Translokigxu tien de cxi tie, kaj gxi translokigxos; kaj nenio estos neebla por vi.

Next Book Next Book