The Transfiguration

Matthew 17

1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte; 2 kaj li estis aliformita antaux ili, kaj lia vizagxo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj farigxis blankaj kiel la lumo. 3 Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li. 4 Kaj Petro responde diris al Jesuo:Sinjoro, estas bone por ni esti cxi tie. Se vi volas, mi faros cxi tie tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 5 Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin. 6 Kaj auxdinte tion, la discxiploj falis sur sian vizagxon, kaj tre timis. 7 Kaj Jesuo alvenis kaj ektusxis ilin, kaj diris:Levigxu, kaj ne timu. 8 Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.

9 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante:Rakontu al neniu la vizion, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj. 10 Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe? 11 Kaj li responde diris:Vere Elija venas antauxe, kaj restarigos cxion; 12 sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li cxion, kion ili volis. Tiel ankaux la Filo de homo estas suferonta sub ili. 13 Tiam la discxiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.

Next Book Next Book