Jesus Heals a Paralytic

Matthew 9

1 Kaj enirinte en sxipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon. 2 Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 3 Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si:CXi tiu blasfemas. 4 Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris:Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? 5 CXar kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu kaj piediru? 6 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 7 Kaj li levigxis, kaj iris al sia domo. 8 Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian auxtoritaton al homoj.

Next Book Next Book