John the Baptist Prepares the Way

Matthew 3

1 En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, 2 kaj dirante:Pentu, cxar alproksimigxis la regno de la cxielo.

3 CXar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.

4 Kaj tiu Johano havis sian vestajxon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon cxirkaux siaj lumboj, kaj lia nutrajxo estis akridoj kaj sovagxa mielo. 5 Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta cxirkauxajxo de Jordan; 6 kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.

7 Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8 Donu do fruktojn tauxgajn por pento; 9 kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham. 10 Kaj jam la hakilo kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.

11 Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn sxuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 12 lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian drasxejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.

Next Book Next Book