The Return to Nazareth

Matthew 2

19 Sed kiam Herodo mortis, jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef en Egiptujo, dirante: 20 Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; cxar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto. 21 Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael. 22 Sed kiam li auxdis, ke Arhxelao regxas en Judujo anstataux sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en songxo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo, 23 kaj venis al kaj logxis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.

Next Book Next Book