The Birth of Jesus Christ

Matthew 1

18 Kaj la naskigxo de Jesuo Kristo estis tiamaniere:kiam lia patrino Maria estis fiancxinigita al Jozef, antaux ol ili kunvenis, sxi trovigxis graveda per la Sankta Spirito. 19 Kaj sxia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti sxin al publika malhonoro, volis sxin sekrete forsendi. 20 Sed kiam li pripensis tion, jen angxelo de la Eternulo aperis al li en songxo, dirante:Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; cxar tio, kio naskigxos de sxi, estas per la Sankta Spirito. 21 Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj. 22 Kaj cxio tio okazis, por ke plenumigxu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:

23 Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni. 24 Kaj Jozef, levigxinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la angxelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon; 25 kaj li ne ekkonis sxin, gxis sxi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.

Next Book Next Book