A Vision of a Woman in a Basket

Zechariah 5

5 La angxelo, kiu parolis kun mi, elpasxis, kaj diris al mi:Levu nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas. 6 Mi diris:Kio tio estas? Kaj li respondis:Eliras mezurvazo; kaj li diris plue:Tio estas ilia aspekto en la tuta lando. 7 Kaj jen levigxis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo. 8 Li diris:Tio estas la Malpieco; kaj li jxetis sxin sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li jxetis la plumban mason.

9 Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la cxielon. 10 Mi diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kien ili forportas tiun mezurvazon? 11 Li respondis al mi:Por konstrui por gxi domon en la lando SXinar; kiam cxio estos preta, oni starigos gxin tie sur gxia bazo.

Next Book Next Book