A Vision of a Horseman

Zechariah 1

7 En la dudek-kvara tago de la dek-unua monato, tio estas de la monato SXebat, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zehxarja, filo de Berehxja, filo de Ido, dirante: 8 Mi vidis en la nokto:jen viro sidas sur rugxa cxevalo, kaj li trovigxas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li trovigxas cxevaloj rugxaj, brunaj, kaj blankaj. 9 Mi demandis:Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la angxelo, kiu parolis kun mi, diris al mi:Mi montros al vi, kiuj ili estas. 10 Kaj la viro, kiu trovigxis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris:Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron. 11 Kaj ili mem ekparolis al la angxelo de la Eternulo, kiu trovigxis inter la mirtoj, kaj diris:Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca. 12 Tiam ekparolis la angxelo de la Eternulo kaj diris:Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj? 13 Kaj la Eternulo respondis al la angxelo, kiu parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn. 14 Tiam diris al mi la angxelo, kiu parolis kun mi:Proklamu kaj diru:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro; 15 kaj per granda indigno Mi indignas kontraux la nacioj memfidaj; cxar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la malfelicxon. 16 Tial tiele diras la Eternulo:Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en gxi, diras la Eternulo Cebaot, kaj sxnuro de cxarpentistoj estos tirata en Jerusalem. 17 Ankoraux proklamu jenon:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Denove plenigxos Miaj urboj per bonajxo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.

Next Book Next Book