A Call to Return to the Lord

Zechariah 1

1 En la oka monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zehxarja, filo de Berehxja, filo de Ido, dirante: 2 Forte koleris la Eternulo kontraux viaj patroj. 3 Diru do al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. 4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antauxaj profetoj, dirante:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj-sed ili ne auxskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo. 5 Kie estas viaj patroj? kaj ecx la profetoj, cxu ili povas vivi eterne? 6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

Next Book Next Book