Blessings for a Defiled People

Haggai 2

10 En la dudek-kvara tago de la nauxa monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj, dirante: 11 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Petu de la pastroj instruon, kaj diru: 12 Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektusxis panon aux ion kuiritan aux vinon aux oleon aux ian mangxajxon-cxu gxi tiam farigxos sankta? La pastroj respondis kaj diris:Ne. 13 HXagaj plue diris:Kaj se cxion cxi tion ektusxos iu, kiu malpurigxis per mortinto-cxu gxi tiam malpurigxos? La pastroj respondis kaj diris:GXi malpurigxos. 14 Tiam HXagaj diris:Tia estas cxi tiu popolo, kaj tia estas cxi tiu gento antaux Mi, diras la Eternulo, kaj tiaj estas cxiuj faroj de iliaj manoj; kaj cxio, kion ili tie alportas, estas malpura. 15 Nun pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, antaux ol estis metita sxtono sur sxtonon en la templo de la Eternulo: 16 kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek; 17 Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo. 18 Pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, de la dudek-kvara tago de la nauxa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone: 19 cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.

Next Book Next Book